El Popola Ĉinio>头条新闻>

Telefone interparolis ĉina kaj usonaj komercaj intertraktantoj

| 2020-08-26
Bookmark and Share


Matene de la 25a de aŭgusto Liu He, vicĉefministro de Ĉinio, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la ĉina flanko de ĉin-usona ampleksa ekonomia dialogo, havis telefonan konversacion kun usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer kaj usona ministro pri financo Steven Mnuchin.


Estis konstruiva dialogo inter la du flankoj pri temoj, ekzemple plifortigo de kunordigo de makroekonomiaj politikoj kaj efektivigo de ĉin-usona ekonomia kaj komerca interkonsento en la unua fazo.


La du flankoj konsentis krei kondiĉojn kaj etoson por antaŭenpuŝi efektivigon de la interkonsento.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments