Ĉu vi kuraĝas piediri sur tiu vojo?

| 2020-08-25
Bookmark and Share

Travidebla platformo en formo de la litero A estis konstruita sur klifo je pli ol 300 metroj super la grundo. Ĝi troviĝas en la Parko Wansheng Ordovician, en Chongqing de Ĉinio, kaj atingas la distancon de 69,6 metroj for de la klifo, ebligante al vizitantoj mirindan rigardon al la valo sube. Ekde sia malfermo en aprilo 2017, ĝi ricevis pli ol ses milionojn da vizitantoj. Ĝia konstruado postulis unujaran laboron kaj elspezon je ĉirkaŭ 40 milionoj da juanoj. La tuta vitra vojo longas preskaŭ 200 metroj, kaj oni permesas maksimume 30 vizitantojn sur la platformo samtempe.


Kiam tiu platformo por observado estis malfermita, ĝi estis enmetita en la libro Guinness pri Tutmondaj Rekordoj kiel la plej longa pendanta survitra pasejo en la mondo. Sed ekde pasintjara septembro tiu rekordo apartenas al alia simila strukturo, en la provinco Guizhou de Ĉinio, kiu etendiĝas je 91,806 metroj for de la klifo.








Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICExpat





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments