Chongqing de Ĉinio: miljaraj mjaǔ-aj kantoj
En la Pengshui-a Mjaǔ-a kaj Tuĝja-a Aǔtonoma Gubernio de Chongqing-urbo, sudokcidenta Ĉinio, vivas preskaǔ 300 mil mjaǔ-oj, kaj tie la mjaǔ-a kulturo estas nomkarto pri specialeco de la loko. Kiel fonto de mjaǔ-aj folkloraj kantoj, Anzi-urbeto de Pengshui bone konservas mjaǔ-ajn kantojn kaj kulturon. Anzi-aj mjaǔ-aj kantoj enlisitiĝis kiel nemateria kultura heredaĵo de Chongqing en 2007 kaj enlistiĝis kiel reprezenta programo de nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio en 2014.
La miljaraj kantoj ne havas skribajn tekstojn, havas laǔtan kaj sonoran kantsonon, kaj eĥiĝas inter montoj kaj riveroj. 51-jara He Mao kreskis en la urbeto, kaj en ŝia infaneco tiaj kantoj sonoradis inter montoj.
Nun, por protektado de ekologio, etno kaj kulturo, Ayihe-turismejo invitis mjaǔ-ajn kantistojn por prezenti al turistoj kantojn. Dekoj da kantistoj, kiel He Mao, kantas ĉe valoj, riveroj kaj aliaj pitoreskejoj por ke turistoj kaj ĝuu pejzaĝojn kaj spertu mjaǔ-ajn morojn.
Laǔ He Mao, ili vizitas elementajn kaj mezajn lernejojn ĉiujare kaj instruas al infanoj mjaǔ-ajn kantojn dum du semajnoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat