El Popola Ĉinio>头条新闻>

TikTok komencis proceson kontraŭ registaro de Trump

| 2020-08-25
Bookmark and Share


La 24an de aŭgusto la interreta scienc-teknika kompanio TikTok oficiale prezentis akton de plendo al la tribunalo de federacia distrikto de Usono, akuzante la usonan registaron pri kontraŭleĝa administra ordono al la kompanio TikTok kaj ĝia patra kompanio Bytedance. La kompanio kun ĉefsidejo en Los-Anĝeleso komencis la proceson por konservi siajn legitimajn rajtojn kaj interesojn.


La 6an de aŭgusto usona prezidento Trump subskribis administran ordonon, laŭ kiu TikTok minacas la nacian sekurecon de Usono. La ordono malpermesos al iu ajn usona individuo aŭ ento fari ajnan transakcion kun TikTok kaj ĝia patra kompanio Bytedance post 45 tagoj. La amplekso de "transakcio" en la ordono ne estas klara. La usona ministro pri komerco havas rajton klarigi tion.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments