El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tramo kun alta kapacito ekfunkcios en Ĉinio

| 2020-08-25
Bookmark and Share

1126402504_15981783527171n.jpg


La 22-an de aǔgusto ĉina lokomotiva kompanio CRRC en Zhuzhou ellaboris tramon kun alta kapacito. La tramo estos uzata en la flughaveno Changshui de Kunming-urbo, Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj povas liveri al si elektron per 3 grupoj da baterioj kun alta kapacito.


1126402504_15981783527191n.jpg


La tramo kun 7 vagonoj povas enteni 500 homojn, kaj ĝi povas fini ŝargon en 30 sekundoj dum haltado por en- kaj eliro de pasaĝeroj. Plenŝargite, ĝi povas veturi 5 kilometrojn sur rekta kaj glata vojo, kun la plej alta rapideco de 70 kilometroj hore. Ĝi povas ankaǔ kuri senŝofore kaj servi en la flughaveno dum 24 horoj ĉiutage.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments