Mi vizitis Grandan Muron ĉe lago!

| 2020-08-24
Bookmark and Share

Lastatempe ofte pluvas en Pekino, kaj tio foje malfaciligas mian esploradon de arbaroj en la ĉirkaŭĵoj de Pekino dum semajnfinoj, sed mi ĝojas pro la multaj pluvoj kiuj atingis la urbon ĉijare, ĉar dum la lastaj jaroj malofte pluvis kaj en miaj vizitoj al arbaroj eblis facile konstati la problemojn kaŭzitajn de la manko de pluvo. Ĉijara pluvado kontribuas por plibonigi la medion en Pekino.


DSC_0036.jpg


Veterprognozo por la 15-a de aŭgusto estis bona, sekve mi kaptis la ŝancon por iri al ĉelaga sekcio de Granda Muro. Tio ankaŭ estis mia unua vizito al la distrikto Huairou de Pekino. Tiu sekcio de la Granda Muro troviĝas ĉe la vilaĝo Huanghuacheng kaj estas fama pro tio, ke ĝi estas la nura sekcio de Granda Muro parte subakva.


Sed kial oni konstruus Grandan Muron sub la akvo? Kompreneble oni tion ne faris, sed post la konstruado de akvorezervujoj en tiu regiono, valoj estis inunditaj, kaj sekve kelkaj metroj de la Granda Muro subakviĝis kaj fariĝis aparta turisma allogaĵo.


DSC_0019.jpg


Unu avantaĝo de tiu sekcio estas la relativa manko de turistoj: ĝin vizitas malmultaj homoj kompare al la famaj sekcioj Mutianyu kaj Badaling, sed dum la lastaj jaroj tiu loko iom populariĝis kiel semajnfina turismejo por homoj de Pekino kaj najbaraj urboj, kaj tie eblas ne nur viziti la Grandan Muron, sed ankaŭ promeni en la lago per kajako aŭ plezurboato. Apud la lago ekzistas ankaŭ eta “plaĝo” kie infanoj ŝatas ludi. Alia ebleco estas promeni per surrela veturilo kiu iras malrapide al la montopinto.


Cetere mi delonge volas iri al tiu loko por tendumi: tie estas verŝajne la nura loko kie oni rajtas tendumi ĉe la Granda Muro, sed mi atendas pli bonan veteron por tion fari. Tendumado estas bonega oportuno por vidi sunsubiron kaj sunleviĝon ĉe la Granda Muro, kaj cetere la loko estas sufiĉe for de la urbo, sekve eblas klare vidi la stelojn sur ĉielo.


DSC_0027.jpg


Matene estis pluveto kaj la lumkondiĉoj estis malfavoraj por fotado, sed mi trairis la unuan renovigitan parton de la Granda Muro. Tie kelkaj partoj de Granda Muro estas renovigitaj kaj aspektas same belaj kiel tiuj de renovigitaj sekcioj, aliaj partoj estas nur parte renovigitaj, kiuj ebligas promenadon de turistoj, sed parte konservas la detruon realigitan de la tempo kaj naturaj fenomenoj, kaj ankaŭ estas partoj nealireblaj de vizitantoj, kiuj estas tute ne renovigitaj kaj ebligas al ni vidi la naturon malrapide repreni al si tiun lokon, kiun homoj prenis por propra uzo antaŭ jarcentoj.


Post trairi tiun parton de la muro, mi iris ĉe la lago por promeni per kajako, kaj el la lago eblas vidi la belajn montojn ĉirkaŭe kun Granda Muro serpentumanta sur ili. Subite la vetero multe pliboniĝis kaj mi finfine havis la belan bluan ĉielon kun blankaj nuboj kiun mi volis por fotado. Mi supreniris alian parton de renovigita Granda Muro, ĉe la alia flanko de la lago, kaj faris belajn fotojn survoje. Tiu parto de la Granda Muro apartiĝas de la lago kaj malaperas inter la montoj, kaj mi supozas ke ĝuste inter tiuj montoj estas la loko kie homoj tendumas, sed pro tempomanko mi decidis reveni kaj sekvi la duonrenovigitan parton de Granda Muro.


DSC_0091.jpg


Por tion fari mi bezonis transiri la lagon per vitra ponto konstruita super la subakva parto de Granda Muro. Tra la vitro eblas vidi la ruinaĵojn de Granda Muro sub la akvo. Post la transiro, mi jam estis antaŭ la duonrenovigita parto de la Muro, kiun oni klopodis konservi laŭeble kia ĝi origine aspektis antaŭ renovigo, kun markoj de la tempo kaj de la naturo, estas eĉ kelkaj plantoj meze de la muro, la planko estas kovrita de muskoj kaj estis minimuma interveno en la laboro de la naturo, realigita por la sekureco de la turistoj.


Supreniri ĝis la pinto kaj poste subeniri tra la alia flanko estis tasko ne tre facila pro la glitiga planko, kiu postulas grandan atenton, sed la sperto certe valoras la penon. Ĉe la alia flanko de la monto estas alia parto de la muro transirata de la lago, kaj tie mi trovis fiŝkaptiston apud Granda Muro, klopodante kapti fiŝon el la lago. Mi neniam imagis, ke iam en mia vivo mi vidus tian scenon, speciale ĉar kutimaj bildoj de Granda Muro emfazas altajn montopintojn, sed en tiu loko montopintoj ne estas tiom altaj kaj Granda Muro, pro homa agado, fariĝis ĉeakva.


DSC_0117.jpg


La pasinta paragrafo eble pensigis vin pri tio, ke Granda Muro estas tiom longa, ke ĝi certe transiras multajn riverojn dumvoje, tio veras, kaj tiu temo meritas apartan artikolon, kiun mi planas verki post vizito al sekcio efektive konstruita sur rivero. Granda Muro estus ja senutila se eblus facile transiri ĝin sur (aŭ eĉ sub) akvo, sed kompreneble oni trovis solvon por tio: aparte grandaj turoj kun arkpafistoj por tuj reagi al eventuala invado per rivero.


Reveninte al ĉelaga sekcio de la Granda Muro, mi bezonis pli ol unu horo por tiu dua promenado sur ĝi, kaj dume veterkondiĉoj fariĝis denove malbonaj. Komence la malhelaj pluvnuboj estigis interesan lumefikon por miaj fotoj, sed post iom da tempo la suno estis denove kaŝita kaj ĉielo ekaspektis monotona. Mi estis malsata kaj profitis tiun momenton por tagmanĝi. Post mia tagmanĝo estis preskaŭ la tria ptm kaj mi komencis mian revenon al la urbo.


DSC_0153.jpg


Mi elektis iri al la elirejo de la parko per vojo apud la lago, el kiu oni povas admiri la Grandan Muron. Kiam mi estis proksime al la elirejo pluveto komenciĝis, kaj iom post iom ĝi fariĝis pli forta, sed mi estis ankoraŭ seka kiam mi atingis la buson.


Aldonaj fotoj kiujn mi faris dum tiu vizito al Granda Muro estas rigardeblaj ĉi tie: http://www.espero.com.cn/2020-08/20/content_76619881.htm


Redaktis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments