El Popola Ĉinio>头条新闻>

72% da filmfestivalaj biletoj elĉerpiĝis en dek minutoj

| 2020-08-20
Bookmark and Share


Inter la 22a kaj 29a de aŭgusto en Pekino okazos la 10a Pekina Internacia Filmfestivalo.



Je la 12a horo de la 19a de aŭgusto la 10a Pekina Internacia Filmfestivalo ekvendis filmbiletojn per la telefona apo Taopiaopiao, ekskluziva platformo de biletvendado por la filmfestivalo. Laŭ oficialaj donitaĵoj, 72% da filmbiletoj elĉerpiĝis en dek minutoj post ekvendado, kaj iuj popularaj biletoj en unu minuto.



Ĉi-jare 19 kinejoj projekcios ĉirkaŭ 400 filmojn dum la festivalo. Inter ili, la dek plej ŝatataj filmoj, kies biletoj tuj elĉerpiĝis, estas Kiel la Mano de Tinkturisto, Rakontisto de Filmoj, Akira, Milito kaj Paco, Tropika Pluvo, Kinejo Paradizo, Elefanta Homo, la trilogio Matrico, Apokalipso Tuj kaj Ĉio pri ING.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments