Pejzaĝo de teraso en Hunan de Ĉinio
Meze de aǔgusto, rizon rikoltas la vilaĝanoj de Jinping-urbeto sub Jiahe-gubernio de Chenzhou-urbo, Hunan-provinco, suda Ĉinio. Nun maturiĝis la rizgrajnoj en teraso de pli ol 20 hektaroj, kie orkolora rizo kaj tavoloj da kampoj prezentas olepentraĵajn pejzaĝojn de la kamparo.
En la lastaj jaroj, Jinping-urbeto sekvis la ideon starigi riĉigan platformon por eliri el malriĉeco kaj estigi specialan industrion por plimultigi enspezojn, kunigis la pitoreskan kamparon kun lokaj folkloro kaj kulturo, diskonigis la kamparan kulturon, disvolvis vilaĝan turismon kaj prosperigis vilaĝojn.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat