El Popola Ĉinio>头条新闻>

Prosperos ĉina fervojo

| 2020-08-19
Bookmark and Share


La 13an de aŭgusto la kompanio Ĉina Fervojo publikigis la planon pri la ĉina fervojo.



Laŭ la plano, en 2035 la tutlanda fervoja reto atingos 200 mil kilometrojn, inter kiuj la altrapida fervojo kalkuliĝos al 70 mil kilometroj. Fervojo etendiĝos al urboj kun pli ol 200 mil loĝantoj, kaj ĉiuj urboj kun pli ol 500 mil loĝantoj estos atingeblaj per altrapida fervojo. Inteligenta altrapida fervojo estos prioritate finkonstruita, kaj akceliĝos konstruado de inteligenta fervojo.


En 2050 Ĉinio fariĝos lando kun altnivela moderna fervojo.


En la lastaj jaroj la fervoja konstruado de Ĉinio multe progresis. Ĝis la fino de julio, la tuta longeco de funkcianta fervojo de Ĉinio kalkuliĝis al 141,4 mil kilometroj, okupante la duan lokon en la mondo, interalie la altrapida fervojo longis je 36 mil kilometroj, je la unua loko tutmonde.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments