El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Lasu neniun spuron" en arbara parko

| 2020-08-18
Bookmark and Share


Antaŭtagmeze de la 15a de aŭgusto preskaŭ ĉiu vizitanto en la Xishan-a Arbara Parko de Pekino ricevis degenerigeblan plastan sakon. Post kolekto de sufiĉaj rubaĵoj dum vizito en la parko kaj transdono de ili al funkciulo de la parko ĉe la elirejo, turistoj povis ricevi kiel premio enirbileton de la parko.



La agado "lasu neniun spuron" daŭros unu semajnon en tiu parko, sekve administrejo pri parkoj pritaksos tiun sperton kaj decidos kiam tiu agado estos disvastigita en aliaj arbaraj parkoj.


Kio estas "Leave no trace"?


"Leave no trace" povas esti esperantigita kiel "Lasu neniun spuron". Ĝi estas agado, kiu celas atentigi homojn pri konservado kaj protektado de la natura medio. La ideo estis enkondukita en Ĉinion en 2011.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments