【E-radio】 Venas al ni "silka disko"

| 2020-08-17
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Venas al ni "silka disko"

– Rusio registris la monde unuan vakcinon kontraŭ KOVIM-19 kaj 20 landoj volas aĉeti ĝin

– Artaĵo farita el rizo

– Martestudoj liberigitaj en la maron


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Venas al ni "silka disko"


Ŝanhaja sciencisto Tao Hu kaj lia teamo esploris la monde unuan malmolan diskon el natura bioproteino. Ĝi povas memori datumojn kaj viv-informojn, esti enplantita en la homan korpon kaj detruita laŭbezone. Espereble per tiu disko oni povos konservi informojn sub ekstremaj kondiĉoj, eĉ en la spaco.


– Rusio registris la monde unuan vakcinon kontraŭ KOVIM-19 kaj 20 landoj volas aĉeti ĝin


La 11an de aŭgusto rusa prezidento Vladimir Putin anoncis, ke Rusio esploris sekuran vakcinon kontraŭ KOVIM-19, kaj lia filino ricevis ĝin. La Rusa Direkt-Investa Fonduso deklaris, ke ĝi ricevis petojn el 20 landoj por aĉeti tiun vakcinon. Fakuloj klarigis, ke landoj havas malsamajn normojn pri registrado de vakcinoj, kaj Rusio ankoraŭ ne plenumis la klinikan provadon en la tria fazo. Sekve, Ĉinio kaj Usono estas la plej rapidaj en esplorado de ĉi-rilataj vakcinoj kaj medikamentoj.


– Artaĵo farita el rizo


Gaolou-a riz-artaĵo estas aparta artaĵo el la vilaĝo Gaolou de la urbo Fuzhou, en la ĉina provinco Fujian. Ĝi havas historion de pli ol cent jaroj, sed malaperis dum preskaŭ 70 jaroj. Chen Guorui klopodas por rekrei la perditan metion. Li estas la nura reprezenta heredanto de tiu artaĵo kaj uzas jasmenan rizon el Tajlando kiel materialo.


– Martestudoj liberigitaj en la maron


La 9-an de aŭgusto, 99 testudoj, ŝtelitaj de ŝtelĉasistoj kaj savitaj de la polico, estis liberigitaj de volontuloj al la granda maro. Esploristoj konektis spuraparatojn al dek el ili por lerni pri iliaj kutimoj kaj vivmedioj. En la libro Xi Jinping: regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke necesas instigi homojn ami la naturon kaj konsciigi ilin pri la graveco protekti la medion.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments