El Popola Ĉinio>头条新闻>

Junulinoj antaŭenpuŝas ĉinan konsumadon

| 2020-08-14
Bookmark and Share


Lastatempe la ĵurnalo South China Morning Post raportis, ke "etaj fratinoj" (karesnomo por junulinoj) de Ĉinio fariĝas motoro de konsumado. Ili prosperigas kampojn en manĝaĵoj, televidaj programoj, kosmetikaĵoj, luksaj objektoj, pribeleca medicino kaj interreto.


Bone edukitaj, ili prokrastas aŭ rezignas edziniĝon aŭ naskon, pro tio ili havas pli da mono kaj fido pri konsumado. Krome, ili vidas similajn figurojn en popularaj televid-programoj. Ekzemple la furora amuz-programo "Fratinoj kuraĝe alfrontas venton kaj ondon" ĉi-somere instigas junulinojn malstreĉi limigojn al si kaj elspezi monon por si mem.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments