El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj malkovris kialon de kolektiĝo de lokustoj

| 2020-08-14
Bookmark and Share


Lastatempe la revuo Naturo publikigis, ke ĉinaj sciencistoj malkovris la hormonon 4VA en lokustoj. Tiu hormono vigligas solemajn lokustojn, kiuj kolektiĝas tra vasta areo kaj minacas agrikulturon, ekonomion kaj medion.


De 2019 ĝis junio de 2020, dezertaj lokustoj disvastiĝis de Afriko ĝis la landlimo inter Barato kaj Pakistano. Ili minacis liveradon de nutraĵoj al 11,9 milionoj da homoj en pli ol 20 landoj kaj regionoj laŭvoje.


La esploro malkovris, ke sintezaj 4VA-hormonoj povas esti uzataj kiel kaptiloj por allogi lokustojn kaj amasmortigi ilin. Per tiu tekniko eblas pli efike elimini lokustojn kaj redukti poluadon kaŭzitan de insekticidoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments