【E-radio】Puraj energifontoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino

| 2020-08-11
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Help-teamo de ĉina landinterno atingis Hongkongon por helpe kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19

– Provizoraj loĝejoj starigitaj pro inundoj en Hefei, Ĉinio

– En Heilongjiang de Ĉinio, Wuyu-brodado kontribuas por forigi malriĉecon

– Puraj energifontoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Help-teamo de ĉina landinterno atingis Hongkongon por helpe kontraŭbatali la epidemion de KOVIM-19

 

Responde al la peto de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, la Nacia Komisiono pri Sano de Ĉinio rapide sendis help-teamon de la landinterno al Hongkongo por efektivigi grandskalan nukleacidan testadon. Krome, la centra registaro helpos la hongkong-an registaron provizi senpagan testadon al 7,5 milionoj da civitanoj. La unuaj 7 membroj de la teamo atingis Hongkongon en la 2-a de aŭgusto.

 

– Provizoraj loĝejoj starigitaj pro inundoj en Hefei, Ĉinio

 

Ekde junio pluvegas en kelkaj partoj de Ĉinio. Pro tio, 148 riveroj inundis kelkajn lokojn en la lando. La mezlernejo 168 en la urbo Hefei de la provinco Anhui, fariĝis provizora loĝejo de pli ol 300 homoj trafitaj de inundo. Ĝis la 28-a de julio, 109 provizoraj loĝejoj estis starigitaj en la urbo, kaj entute 218 mil homoj estis translokigitaj.

 

– En Heilongjiang de Ĉinio, Wuyu-brodado kontribuas por forigi malriĉecon

 

En Heilongjiang, la plej norda provinco de Ĉinio, ekzistas tradicia brodarto de dinastio Jin (1115-1234), kies nomo estas Wuyu-brodado. Wang Chunyan, heredanto de tiu brodarto, kun apogo de loka registaro sukcesis instrui ĝin al pli ol 3 mil personoj, kaj kelkaj forlasis malriĉecon dank' al Wuyu-brodado.

 

– Puraj energifontoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino

 

En la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping substrekas la promeson de ĉina registaro al internacia komunumo, kiel gastiganto de Vintraj Olimpikoj en 2022, pri redukti aerpoluadon kaj uzi purajn energifontojn. Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos la unuaj olimpikoj, kiuj uzos nur purajn energifontojn: elektro produktita el vento kaj suno en la urbo Zhangjiakou jam atingas Pekinon ekde junio. En 2022, ĉiuj sportejoj de la olimpikoj uzos nur tiun "verdan elektron".

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments