El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Fuxian-lago de Ĉinio: klara akvo kontribuas por forlasi malriĉecon

| 2020-08-11
Bookmark and Share

Fuxian-lago en Yuxi-urbo de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, havas kristale klaran kaj puran akvon travideblan ĝisfunde, kun kriterio de unuaklasa lago en Ĉinio. En la lastaj jaroj, la urbo aktive agadas por mediprotektado, alprenas precizajn politikojn por malmultigi ellasadon de poluaĵoj al la lago, rapidigas rearanĝon de agrikultura strukturo kaj plenforte kreas mediamikan agrikulturon. Ĉio tio ne nur kontribuas por teni la akvan kvaliton de la lago, sed ankaǔ profitigas lokanojn: bona medio metis bonan fundamenton por disvolvado de industrioj kaj kreskado de enspezoj.














Kiel prezidanto Xi Jinping diris, "Klaraj riveroj kaj verdaj montoj estas valoraj riĉaĵoj". Dank' al la bona medio, pli kaj pli multiĝas turistoj al la lago. Lokanoj pli kaj pli volontas protekti la medion de la lago, kaj ili profitas de tio. Jen formiĝas sana cirkulado.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments