Artaĵo el rizo
Gaolou-a riz-artaĵo estas aparta artaĵo el la vilaĝo Gaolou, urbo Fuzhou, provinco Fujian. Ĝi havas historion de pli ol cent jaroj. Pro diversaj kaŭzoj, tiu metio iam malaperis dum preskaŭ 70 jaroj.
Chen Guorui, kiu naskiĝis en la 1980aj jaroj, klopodas por rekrei la perditan metion. Li estas la nura reprezenta heredanto de tiu artaĵo.
Chen diris, ke li uzas jasmenan rizon el Tajlando kiel materialo, ĉar ĝi estas ĝenerale blanka kaj longa je pli ol sep milimetroj, kio estas taŭga por tiu metiarto.
La artaĵo postulas multe da tempo kaj energio. Chen dirs, ke ekzemple, por krei la verkon "Koko anoncas tagiĝon", li laboris por ok horoj ĉiutage kaj la tuta farado daŭris ĉirkaŭ unu monaton de elekto de riz-grajnoj ĝis la fino.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat