El Popola Ĉinio>头条新闻>

La nova koronviruso en Japanio havas novan genan viclinion

| 2020-08-11
Bookmark and Share


La 8-an de aŭgusto, la japana gazeto Yomiuri Shimbun raportis, ke la plej nova studo de la Nacia Instituto pri Infektaj Malsanoj en Japanio montras, ke la nova koronviruso, kiu propagiĝas en Japanio ekde junio, havas novan genan viclinion. Laŭ la studo, la propagiĝo de la epidemio en Japanio ekde marto estis ĉefe kaŭzita de la nova koronviruso kun genaro rilata al Eŭropo, kies aktiveco provizore reduktiĝis fine de majo. Meze de junio, la nova koronviruso kun nova gena viclinio aperis en Tokio kaj ekpropagiĝas tra la lando. Nuntempe plejparto de la konfirmitaj pacientoj en Japanio estas infektitaj de ĉi-tiu nova koronviruso kun mutacio de genoj.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments