El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Ĉina trajno, kiu ankaŭ estas kvin-stela hotelo!

| 2020-08-11
Bookmark and Share

Platekrana televidilo, komforta lito, seĝo, banĉambro, saĝa necesejo, duŝejo kaj aliaj instalaĵoj estas troveblaj en la dormoĉambro de ĉina turisma trajno, konata de pasaĝeroj kiel "movebla kvin-stela hotelo". La altnivela turisma trajno "Hulunbuir" origine estis pasaĝertrajno de la tipo 25G. Post modernigo kaj reformo, ĝi komencis plenumi la rolojn de trajno por turismo, ripozo kaj loĝado, libertempo kaj distro, kaj entenas interalie vagonojn por dormado kaj sidado de maljunuloj kaj specialan vagonon por infanoj. La saĝaj alĝustigeblaj 180-gradaj seĝoj permesas al pasaĝeroj kuŝi kaj ripozi, kaj ili ankaŭ havas faldeblan tablon, televidilon, lampon por legado kaj aliajn aparatojn en la komfortaj seĝoj elpensitaj por maljunuloj. La vagono por infanoj havas malgrandan sofon, argilan ludilan tablon, Lego-ludilan tablon kaj aliajn distrajn instalaĵojn kaj aktivaĵojn. Masaĝaj brakseĝoj estas disponeblaj por la gepatroj kiuj atendas siajn infanojn. Pasaĝeroj povas ĝui la specialan kuirarton de Hulunbuir en la restoraci-vagono pri nacia kulturo. Salon-vagono estas ekipita per mendosistemo pri muziko, LED-elektronikaj ekranoj kaj aliaj ekipaĵoj. Ekipita kun konferencsistemo, la plurrola vagono provizas laŭbezonajn komercajn servojn.










Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments