El Popola Ĉinio>头条新闻>

Shaanxi de Ĉinio: kiam vizitas vin orhara simio...

| 2020-08-10
Bookmark and Share

Lastatempe en Maoping-vilaĝo, Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio, alvenis sovaĝa orhara simio, unuaklasa ŝtatnivela protektata besto. La simio plenkreska tage suprengrimpas tegmentojn de domoj por serĉi manĝaĵojn kaj vespere dormas en arbaro. Ĝi ne timas homojn, male ĝi volas proksimiĝi al homoj. Ĝi kunfotiĝas kun homoj kaj prenas manĝaĵojn el iliaj manoj.














La loko en la suda parto de Qinling-montaro havas bonan medion kaj densan arbaron. Tie troviĝas diversspecaj bestoj ŝtatnivele protektataj. Grandaj pandoj kaj orharaj simioj ofte vizitas vilaĝojn, kaj la lokanoj harmonie kunvivas kun ili.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments