El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nukleacida testo finita en 30 minutoj

| 2020-08-07
Bookmark and Share


En la regula konferenco de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio en la 5-a de aŭgusto, Wang Jiangping, vicministro pri industrio kaj informa teknologio, diskonigis, ke funkcio de nukleacida testo pliboniĝis en Ĉinio. Estas du ĉefaj metodoj, nome normala testo kaj rapida testo. La normalaj testiloj povas testi maksimume 96 samplojn unufoje kaj laboras 4 horojn. Ankaŭ ilia sentiveco estas plibonigita. Tio signifas, ke testilo povas funkcii eĉ kiam la infektito portas malpli da virusoj. 7 kompanioj estis aprobitaj produkti rapidajn testilojn. La rapidaj testiloj povas fini la taskon en 30 minutoj, kun maksimume 48 samploj en unu fojo. 


Kapablo de rapida testo en Ĉinio multe plifortiĝis. Pli ol 1 miliono da homoj/samploj povas esti testitaj semajne, kaj ĉi-rilataj aparatoj atingas 380. Pro limigo de reguloj de bio-sekureco, funkcio kaj avantaĝo de rapidaj testiloj ne estas plene utiligitaj. Pli ol 1 400 aparatoj el la 7 kompanioj donis 700 mil nukleacidajn testilojn tutlande. Nun ili havas grandan stokon kaj fortan produkt-kapablon. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments