El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Ĉina mediprotekto: jam de 11 jaroj ne okazas ŝtelĉasado en Hoh Xil

| 2020-08-05
Bookmark and Share

Dank' al la daǔra agado kontraǔ ŝtelĉasado kaj agadoj por mediprotektado, en Hoh Xil, monda natura heredaĵo kaj "surtera paradizo", ne aŭdiĝas pafoj de ŝtelĉasistoj dum 11 jaroj. Tie tibetaj antilopoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj trankvile kaj libere vivas kaj naskas siajn idojn, kaj ili fariĝis belaj pejzaĝoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.


Hoh Xil situas en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kaj estas grava rezervejo de tibetaj antilopoj, ŝtata unuagrada protektata besto de Ĉinio. En la 1980-aj jaroj, krimuloj kontraǔleĝe ĉasis tibetajn antilopojn, sekve ilia nombro malkreskis de 200 mil al malpli ol 20 mil. Dum plurjara protektado fare de diversaj flankoj, nun tie vivas pli ol 70 mil tibetaj antilopoj.


"De 2009 ĝis nun, en Hoh Xil, vasta je 45 mil kvadrataj kilometroj, ne plu okazas ŝtelĉasado." Tion diris direktoro de la administrejo de Hoh Xil sub la Administracio de Ŝtataj Parkoj en Regiono de Fontoj de Tri Riveroj. Ĉiujare oni faras almenaŭ 12 grandskalajn patroladojn. "Nun 'gardi Hoh Xil per pugnoj' jam fariĝis historio, estonte, ĝi ludos pli gravan rolon en ekologia edukado, scienca esplorado kaj aliaj kampoj."


Jen tibetaj antilopoj en Hoh Xil:









Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments