El Popola Ĉinio>头条新闻>

Monda Organizo pri Sano: propagiĝo de KOVIM-19 ne diferencas en malsamaj sezonoj

| 2020-07-31
Bookmark and Share


La 28an de julio, Margaret Harris, proparolanto de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris en Ĝenevo, ke la propagiĝo de KOVIM-19 ne diferencas en malsamaj sezonoj. Ŝi alvokis, ke oni daŭrigu sian klopodadon por preventi KOVIM-19.


Margaret Harris diris, ke la nova koronviruso estas novtipa spirkanala viruso kaj malsamas al tradiciaj spirkanalaj virusoj, kies vigleco ŝanĝiĝas en malsamaj sezonoj. Ŝi klarigis, ke iuj opinias, ke en somero la novkoronviruso propagiĝas malrapide, sed faktoj montras, ke sezono ne ŝanĝas ĝian propagiĝon kaj oni devas resti vigle atentaj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments