El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Interkrutejo Longqing: belega loko norde de Pekino

| 2020-07-31
Bookmark and Share

Mi ĉiam aŭdis, ke Longqing-interkrutejo havas kelkajn el la plej belaj pejzaĝoj de Pekino. Tiu loko estas ja belega, kaj kromnomita “Malgranda Tri-Gorĝoj”, pro similaĵoj kun la fama vidindejo Tri Gorĝoj ĉe Jangzio, kaj “Malgranda Li-rivero”, pro similaĵoj kun la pejzaĝo ĉe rivero Li (Lijiang) en Guilin. Estas mirinde ke en Pekino oni havas naturan pejzaĝon tiom similan al tiuj du vidindejoj de Ĉinio.


lrDSC_0020.jpg


Cetere la interkrutejo Longqing estas parto de Yanqing-a Monda Geoparko. Laŭ klarigo en la retejo de UNESKO: “Yanqing-a Monda Geoparko estas dividita en kvar pitoreskejojn: Longqing-Interkrutejo kaj Guyaju okcidente, Qianjiadian oriente, kaj la areo ĉirkaŭ la sekcio Badaling de la Granda Muro en la sudo”.


Mi matene pretiĝis por tiu longa vojaĝo, kaj estis aparte ĝoja pro la bela blua ĉielo en Pekino (nun estas pluvsezono kaj malofte oni vidas tian veteron), sed en la pitoreskejo mi trovis ĉielon kovritan de nuboj, kvankam ne pluvis dum la tago.


lrbarragem.jpg


La unua afero, kiu kaptas atenton de turistoj tie, estas la plej granda prembetona akvobaraĵo en norda Ĉinio, alta je pli ol 70 metroj. Apud ĝi troviĝas konstruaĵo en formo de drako, ene de kiu troviĝas la plej longa eksterdoma rulŝtuparo en la mondo, kiu transportas la turistojn supren.


DSC_0056.jpg


Tie oni bezonas daŭrigi la vojaĝon per ŝipo, ĉar ne estas alia vojo krom la rivero por iri inter la krutaĵoj, kaj dum la vojaĝo oni povas admiri la belajn pejzaĝojn ĉirkaŭe. Ĉiu kurbo de la rivero rivelas pejzaĝon tute novan kaj belegan. La pasaĝeroj elŝipiĝas apud Jingang-monto. Tie estas pluraj aktivaĵoj, kiujn turistoj povas ĝui, kiel saltado per ŝnuro, flugado per kablo kaj promeno per kajako. Aliaj eblecoj estas promeni tra la loko, foti belajn scenojn, piediri ĝis montopinto, el kie oni povas ĝui belegan rigardon de la ĉirkaŭaĵo, kaj viziti la templon.


lrDSC_0104.jpg


Mi komencis per vizito al Jingang-templo, konstruita en 1065, dum regado de imperiestro Daozong de Liao-dinastio. Tiu templo plaĉis al mi pro ĝiaj simpleco kaj trankvileco. Tie estas silento kaj agrabla odoro de incenso.


DSC_0141.jpg


Sekve mi supreniris ĝis la montopinto. Ir-revena piedirado postulas ĉ. unu horon. Tie troviĝas pavilono el kie oni povas ĝui belegan rigardon de la ĉirkaŭaĵo kaj fari belajn fotojn de ŝipoj irantaj inter krutaĵoj. Al fotemuloj mia konsilo estas nepre kunporti fiŝokulan lenson, ĉar la klifoj estas tre altaj kaj kune estigas tutaĵon tiom impresan, ke tiuj lensoj kiujn ni plej ofte uzas en ĉiutaga fotado ne estas sufiĉaj. Alia konsilo estas atenti pri floroj sur la vojo: ili estas fotindaj!


Reveninte al la riverbordo, mi iom promenis kaj jam estis tempo por enŝipiĝi kaj reveni al la akvobaraĵo. Denove estis impresaj pejzaĝoj dumvoje.


lrDSC_0226.jpg


Post atingi la havenon, oni povas vojaĝi per telfero ĝis alia templo, konata kiel Domo de Senmortuloj. Konstruita dum la dinastioj Tang kaj Song, ĝi estis rekonstruita diversfoje dum dinastioj Ming kaj Qing. Ĝi estas origine konstruita por esti taoisma templo, sed poste ricevis ankaŭ altarojn pri budhismo kaj konfuceismo. La konstruaĵo estas dividita en supra kaj malsupra halo. En la supra halo, la centra altaro estas por Ŝakjamunio, fondinto de Buddhismo; konfuceo, fondinto de konfuceismo, troviĝas sur la maldekstra altaro; kaj sur la dekstra altaro estas Laozio, fondinto de taoismo. Pro tio tiu halo estas konata kiel “Halo de la Tri Fondintoj”.


lrDSC_0245.jpg


El tie eblas piediri ĝis la montopinto, kie troviĝas pavilono kaj eblas rigardi la tutan ĉirkaŭaĵon.


lrDSC_0300.jpg


Post reveno al la akvobaraĵo, oni povas per tunelo piediri malsupren, kaj de tie sekvi la vojoj ĝis la enirejo. Ĉe la enirejo de Longqing-Interkrutejo troviĝas kelkaj hoteloj kaj restoracioj. Mi opinias, ke semajnfina vojaĝo kun tranokto en hotelo indas por tiuj, kiuj volas foti mateniĝon aŭ sunsubiron, sed la loko mem ne havas tiom da allogaĵoj por ke oni rezervu du tagojn por ĝin viziti. Cetere mi diversfoje aŭdis pri la Glacilanterna Festivalo, kiu okazas tie en januaro kaj februaro. Verŝajne en tiu okazo indas surloka tranokto, ĉar nokte oni povas pli bone admiri la belajn lanternojn el glacio.


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments