Hunan de Ĉinio: rakonto pri "kuracisto de agrikulturaj maŝinoj"
Telefoni al kliento por demandi pri "malsano" de agrikultura maŝino, stiri aŭton al la kliento, rapide kontroli la paneon, refunkciigi la maŝinon kaj tuj veturi al alia kliento... Jen la ĉiutaga laboro de Tang Liehui, "kuracisto de agrikulturaj maŝinoj". Li naskiĝis en 1974 en la urbo Yiyang de la provinco Hunan, kaj riparas agrikulturajn maŝinojn jam de 26 jaroj.
Ekde la jaro 2016, li estas la plej eminenta riparisto de agrikulturaj maŝinoj en la kompanio. En agrikultura laborplena sezono, li laboras de la 6-a horo ĝis la sekvataga frumateno kaj riparas 10 maŝinojn tage. En sia malofta libera tempo, li ŝatas legi artikolojn pri riparado de agrikulturaj maŝinoj en interretaj forumoj por lerni novajn sciojn. Pro sia senĉesa lernado, li kapablas malkovri paneon en mallonga tempo kaj rapide helpi kamparanojn tiu-flanke. Kvankam tiu laboro estas laciga kaj man-vundiga, li tre ŝatas la laboron, "Ne gravas por mi la lacigo, rapida riparado povas kreskigi enspezojn de klientoj".
Tang Liehui riparas agrikulturan maŝinon.
Tang Liehui kaj lia kolego transformas kolzan rikoltmaŝinon en la rizan.
Tang Liehui (supre), liaj kliento (meze) kaj kolego kune riparas rikoltmaŝinon.
Tang Liehui riparas maŝinon.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat