El Popola Ĉinio>头条新闻>

Brilaj punktoj en konstruado de sportejoj por la Vintraj Olimpikoj de Pekino

| 2020-07-31
Bookmark and Share

Laǔ informo el la oficejo pri konstruado de pekinaj grandaj projektoj, por la Vintraj Olimpikoj de Pekino oni konstruas kvar sportejojn kaj transformas ses sportejojn por konkursoj kaj trejnado de sketado. La sportejoj havos 15 glaciejojn kaj estos finkonstruitaj antaǔ la fino de la kuranta jaro.


正在施工的国家速滑馆.jpg


La Nacia Sporthalo por Sketado havos glaciejon je 12 mil kvadrataj metroj, plej granda en Azio. En ordinaraj tagoj ĝi povas akcepti 2 mil homojn por samtempe fari rapid-sketadon kaj art-sketadon, kaj ludi glacihokeon, glitŝtonon kaj aliajn.


工人在国家速滑馆内施工.jpg


La sporthalo havos la monde plej grandan glaciejon kaj estos la unua sportejo por Vintraj Olimpikoj, kiu uzas la teknikon de karbon-dioksida transkrita fridiga sistemo. Ĝi estas ĝis nun la plej mediprotekta fridiga tekniko, kies karbondioksida ellasado preskaǔ estas nulo.


Alia brila punkto estas, ke oni transformas sportejojn por la Someraj Olimpikoj de 2008 en glaciejojn por la Vintraj Olimpikoj, ekzemple, la "Akvokubo" estis konkursejo pri naĝado, plonĝado, artnaĝado kaj aliaj akvaj sportoj dum la Someraj Olimpikioj, kaj dum la Vintraj Olimpikoj ĝi fariĝos "Glaciokubo" por konkursoj de glitŝtono.


La Pekinaj Vintraj Olimpikoj estos la unuaj olimpikoj kiuj uzas nur puran elektr-energion: ventelektro kaj fotovoltaa elektr-energio el Zhangjiakou jam venis en Pekinon en junio. En 2022, ĉiuj sportejoj centprocente uzos tian "verdan elektron".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments