Esperantistoj de la provincoj Liaoning kaj Henan memorfestis Esperanto-Tagon
La 26-an de julio, Liaoning-a Esperanto-Asocio kaj Dandong-a Esperanto-Asocio kunorganizis aktivecon por memorfesti Esperanto-Tagon. Pli ol 30 esperantistoj el Liaoning-provinco partoprenis en la aktiveco. Ili esprimis sian amon al Esperanto kaj la decidon kontribui al nia lingvo.
(Raportis: Liaoning-a Esperanto-Asocio)
Esperantistoj de Xinxiang
La 26-an de julio, por memorfesti la 133-an datrevenon de la fondiĝo de Esperanto, Xinxiang-a Esperanto-Asocio okazigis interrete festan kunvenon, kiu daŭris unu horon kaj duonon. La enhavo de la festado inkluzivas diskonigon pri Esperanto kaj prezentadon.
(Raportis: Xinxiang-a Esperanto-Asocio)
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat