El Popola Ĉinio>头条新闻>

La skalo de la Tria ĈIIE estos pli granda ol tiu de la antaŭaj

| 2020-07-30
Bookmark and Share


Laŭ raporto de la Ĉina Centra Televido en la 27-a de julio, la skalo de la ĉi-jara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) pligrandiĝos kompare kun tiu de la pasinta jaro. Nuntempe estas preskaŭ cent tagoj antaŭ la malfermo de la ekspozicio, kaj la nombro de partoprenontaj potencaj entreprenoj kaj industriaj gigantoj jam atingis tiun de la antaŭaj ekspozicioj. 


La Tria ĈIIE okazos en Ŝanhajo de la 5-a ĝis la 10-a de novembro ĉi-jare. Ĝia skalo estos pli granda kaj la aranĝo de ekspozicia areo pli bona. La ĉi-foja ĈIIE starigos ses ekspoziciajn areojn por manĝaĵoj kaj agrikulturaj produktoj, aŭtomobiloj, teknikaj ekipaĵoj, konsumvaroj, medicinaj aparatoj kaj kuraciloj, kaj servoj. Samtempe, konsiderante tutmondan fokuson kaj tendencon de industria disvolvado, oni starigos kvar specialajn areojn pri publika sano kaj epidemia preventado, energia ŝparado kaj mediprotektado, inteligenta trafiko kaj sportaj uzaĵoj kaj konkursoj. 


Redaktoro: Kang Caiqi 





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments