El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kontraŭ-pandemia klopodo kun fokuso sur popolo

| 2020-07-30
Bookmark and Share

La pandemio de KOVIM-19 estas grava kaj urĝa evento pri publika sano kun la plej rapida disvastiĝo kaj la plej vasta infektiĝo post fondiĝo de la nova Ĉinio. La popolo de la tuta lando kune batalas kontraŭ la pandemio, kio montras la homrajtan koncepton enfokusiĝi al la popolo.


"Ni forlasu neniun"


"Mi tre volas vidi la kuracistojn, kiuj min savis!" Posttagmeze de la 16a de aprilo 95-jara Xu Ming iris al la hanyang-a filio de la Wuhan-a Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino por danki sian kuraciston Zhang Jun kaj aliajn medicinistojn.


"Ni ne forlasu iu ajn malsanulon!" Zhang Jun diris, ke maljunuloj multe kontribuis al disvolvado de la lando kaj oni ne devas forlasi ilin.


Por eviti propagiĝon de la viruso, publikaj aŭtobusoj, metroo, pramo kaj sistemo pri longdistanca pasaĝertransporto de Wuhan estis provizore ĉesigitaj ekde la 23a de januaro; flughavenoj kaj fervojaj stacidomoj estis provizore fermitaj. La urbo kun dek milionoj da loĝantoj kaj kiel transporta nabo de Ĉinio premis la "butonon de paŭzo".


Post kiam Wuhan estis "fermita", ĝia flughaveno Tianhe fariĝis tre okupita: milit-aviadiloj, pasaĝer-aviadiloj kaj kargo-aviadiloj alteriĝis unu post aliaj. Ili kunportis la bezonatajn materialojn kiel medikamentoj, medicinaj aparatoj, maskoj kaj gantoj al Wuhan. En kulminaj momentoj, granda transport-aviadilo Yun-20 alteriĝis post ĉiu tri minutoj.


346 medicinaj teamoj kun 42 600 medicinistoj el la tuta lando kaj el la armeo kolektiĝis en Hubei, kaj dek teamoj konsistantaj el akademianoj batalis ĉe la fronto.


Homoj agis unuanime. Bonkvalitaj resursoj estis kolektitaj kaj senditaj al la batalkampo kaj donis fortan subtenon por garantii vivon kaj sanon de malsanuloj.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments