El Popola Ĉinio>头条新闻>

Foto farita de marsa sondilo

| 2020-07-29
Bookmark and Share

Foto sendita de la sondilo (la granda estas la Tero)


La 27an de julio la marsa sondilo Tianwen-1, je ĉirkaŭ 1,2 milionoj da kilometroj for de la Tero, resendis al la Tero foton de la Tero kaj la Luno. En la nigr-blanka foto la Tero kaj la Luno rigardas unu la alian en la vasta universo.


Bone flugas la unua ĉina sondilo al la Marso, lanĉita la 23an de julio. Ĝi forlasis la sferon de la tera gravito kaj eniris interplanedan transigan orbiton. Ĝi flugis pli ol 1,5 milionojn da kilometroj for de la Tero.


Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


  


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments