【E-radio】Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono

| 2020-07-28
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Rekomenciĝos interprovinca turismo en Ĉinio.

– Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono.

– Antikorpo kontraŭ KOVIM-19 ŝajne malaperas post kelkaj monatoj.

– Ponto konstruita dum nokto en Jiangxi, Ĉinio.

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Rekomenciĝos interprovinca turismo en Ĉinio.

 

La 14an de julio Ĉina Ministerio pri Kulturo kaj Turismo anoncis, ke rekomenciĝos grupa turismo inter provincoj, regionoj kaj municipoj de la tuta lando. Post publikigo de la novaĵo, rapide kreskis serĉado pri ferio, hotelo kaj flugo ene de Ĉinio. Tiu anonco sekvas la konstaton, ke ne plu estas altriskaj regionoj en la lando kaj en Pekino estas neniu nov-konfirmita kazo jam de pli ol semajno.

 

– Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono.

 

La 14an de julio la Ĉina Societo de Studoj pri Homaj Rajtoj publikigis artikolon kun la titolo "Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono", kiu montras, ke sub la preteksto de ĝenerala prospero, pliiĝas polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono. La pli kaj pli forta monpolitiko igas la usonan registaron proparolanto de riĉuloj, sekve homaj rajtoj de malriĉuloj estas neglektataj kaj malriĉeco kreskas.

 

– Antikorpo kontraŭ KOVIM-19 ŝajne malaperas post kelkaj monatoj.

 

Britaj sciencistoj malkovris, ke antikorpo kontraŭ la nova koronviruso malaperas el homa korpo post nur kelkaj monatoj, kaj la samo okazas ĉe tiuj, kiuj ricevis vakcinon. Tio signifas, ke homoj ne povas esti imunaj dum la tuta vivo post ricevo de vakcino.

 

– Ponto konstruita dum nokto en Jiangxi, Ĉinio.


Pro la forta pluvado en la 8-a de julio, en la gubernio Hukou de la urbo Jiujiang de la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio, ĉefa vojo estis inundita, alportante malfacilaĵojn al ĉirkaŭ 50 mil homoj. Por solvi tiun problemon, oni dumnokte konstruis ponton sur la inundita sekcio. Matene de la 9-a de julio, post pli-ol-13-hora laboro, la ponto longa je 100 metroj kaj larĝa je 1,5 metro estis finkonstruita.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments