El Popola Ĉinio>头条新闻>

La tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio eksponata en interreta biblioteko

| 2020-07-28
Bookmark and Share

7787a7d3-d948-4a4b-89c7-6277721bc5d5.png


La 24-an de julio, en la ĵus malfermita interreta legejo "Ĉina Internacia Virtuala Biblioteko" estas eksponata la tria volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio, redaktita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la Instituto pri Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), kaj eldonita, en la ĉina kaj angla lingvoj, de Fremdlingva Eldonejo sub ĈIEG. Tio estas la unua fojo, ke tiu volumo estas eksponata en granda programo internacia.


3bb0d08c-3843-402b-ac82-eba52b85a506.png


Ekde tiu tago oficiale funkcias "Ĉina Internacia Virtuala Biblioteko" lanĉita de ĈIEG kaj konstruita de Ĉina Internacia Librokomerca Korporacio. En la biblioteko estas halo por eksponado de pli ol 80 gravaj verkoj de ĉina prezidanto Xi Jinping, inkluzive de tri volumoj de Xi Jinping: Regado de Ĉinio, Liberiĝo de Malriĉeco, Zhejiang, Ĉinio: Nova Horizonto por Disvolvo, Xi Jinping: La Zono kaj Vojo, Gravaj Paroloj de Xi Jinping en la Kunveno de Ŝanhaja Kunlabora Organizo en Qingdao kaj aliaj verkoj, prelegoj kaj paroloj. La verkoj en 33 lingvoj estos longe eksponataj en la interreta biblioteko por legado de ĉinaj kaj alilandaj vizitantoj.


Ĝis nun, la tria volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio estas distribuata en pli ol 70 landoj kaj regionoj de la mondo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments