El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ekfunkciis tri-dimensia biblioteko

| 2020-07-28
Bookmark and Share

La 24-an de julio oficiale malfermiĝis la tri-dimensia interreta legejo "Ĉina Internacia Virtuala Biblioteko" lanĉita de Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj konstruita de Ĉina Internacia Librokomerca Korporacio. Ĝis la malferma ceremonio, la biblioteko jam allogis konatajn eldonejojn el 24 landoj kaj regionoj kaj havas 160 mil specojn da libroj en pli ol 20 lingvoj.



La ĉeftemo de la biblioteko estas "Reciproka lernado per libroj". La biblioteko estas konstruita rete per virtuala tekniko, kiu helpas ĝin imiti strukturojn de realaj bibliotekoj. En la biblioteko oni aranĝis eksponejojn de "Gravaj verkoj de Xi Jinping", "Libroj pri Ĉinio", "Popolo kaj vivo estas prioritataj", "La Zono kaj Vojo" kaj "Ĉinaj kulturo kaj civilizacio". La partoprenantoj, inkluzive de 14 ĉinaj kaj 30 alilandaj eldonejoj el 23 landoj, kontribuis al la biblioteko per libroj en la lingvoj ĉina, angla, franca, hispana, germana, japana, araba, rusa kaj aliaj. La libroj temas pri la nuntempa Ĉinio, kulturo, literaturo, infanoj, sociaj sciencoj, edukado, historio kaj aliaj. En la biblioteko legeblas ankaŭ elektronikaj periodaĵoj en pli ol 20 lingvoj eldonitaj de ĈIEG.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments