El Popola Ĉinio>头条新闻>

En novembro okazos Pekin-Tokia Forumo surrete

| 2020-07-20
Bookmark and Share


La 16-an de julio, Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) kaj la japana pensfabriko Genron NPO okazigis surretan konferencon pri Pekin-Tokia Forumo. Post diskutado, la du flankoj decidis, ke, pro la epidemio de KOVIM-19, la 16-a Pekin-Tokia Forumo okazos surrete en novembro.


La altnivelaj reprezentantoj de la organizaj komitatoj de la du flankoj interkonsentis, ke la ĉi-jara forumo diskutos pri tio, kiel Ĉinio kaj Japanio, laŭ postuloj de la nova epoko, plifortigos kunlaborojn por kunprofito, antaŭenigos la rilatojn inter la du landoj al la nova etapo kaj ludos siajn rolojn en konservado kaj disvolvado de la internacia ordo en la estonteco, dum longtempaj preventado kaj regado de la epidemio. La forumo ankaŭ publikigos interkonsentan dokumenton. La du flankoj ankaŭ faros komunan enketon pri ĉin-japanaj rilatoj en Ĉinio kaj Japanio, kaj publikigos rilatan rezulton antaŭ la forumo. 



La Pekin-Tokia Forumo estas starigita en 2005, kaj okazas alterne en Pekino aŭ Tokio ĉiujare. Ĝi jam fariĝis altnivela interpopola dialoga kaj interŝanĝa platformo inter Ĉinio kaj Japanio. En oktobro 2019, ĈIEG kaj Genron NPO sukcese okazigis la 15-an Pekin-Tokian Forumon.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments