El Popola Ĉinio>Naturo kaj Mediprotektado>Amikoj de la Naturo>

Verda pasejo en Tangshan de Ĉinio

| 2020-07-20
Bookmark and Share

Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis provfunkciado de verda pasejo de la urbo Tangshan en Hebei-provinco de Ĉinio. La unua stadio de la programo temas pri pasejo longa je 7,5 kilometroj kaj larĝa je 15 metroj, kun vojoj por kurado, piedirado kaj biciklado, kaj 8 pontoj, kiuj kunligas multajn parkojn de la urbo. Ĝi estas plurfunkcia verda pasejo kiu kunigas median rebonigon, distran sporton, kulturan diskonigon kaj tiel plu. Biciklante kaj piedirante urbanoj povas ĝui pejzaĝojn ĉe vojoj.












La programo celas ripari cikatron postlasitan de la tradicia industrio en la urbo kaj reaperigi pitoreskecon kaj modernan industrian kulturon. Ĝi celas ankaǔ, surbaze de konstruado de enurba arbaro, realigi kunligon de grandaj ekologiaj pasejoj, kaj samtempe elforĝi diversecajn servojn sub apogo de origina industrio, kaj fariĝi motoron por urba novigo kaj industria transformo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments