El Popola Ĉinio>头条新闻>

Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono

| 2020-07-14
Bookmark and Share

La 14an de julio la Ĉina Societo de Studoj pri Homaj Rajtoj publikigis artikolon kun la titolo "Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj minacas homajn rajtojn en Usono". La artikolo montras, ke sub la preteksto de ĝenerala prospero, pliiĝas polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono. La polarizo plue malkaŝas ekonomian malegalecon de la usona socio. Homoj ĉe la fundo de la socio estas trenataj al eĉ pli malfacila situacio, kaj pli kaj pli elstariĝas la demando pri homaj rajtoj.


La artikolo diras, ke en Usono evidentiĝas polarizo de enspeza distribuo, malkreskas la meza klaso, kaj altiĝas malriĉeco. Koncernaj donitaĵoj montras, ke riĉaĵoj de 0,1-procentaj plej riĉaj familioj egalas al tiuj de 90-procentaj plej malriĉaj familioj en Usono. Speciala raportisto de UN pri ekstrema malriĉeco kaj homaj rajtoj klarigas en sia raporto, ke Usono jam fariĝis la okcidenta lando kiu plej serioze apartigas riĉulojn de malriĉuloj. Dekoj da milionoj da usonanoj vivas en malriĉeco, kaj "la usona revo rapide fariĝas usona iluzio".


Polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaŭzas pli kaj pli evidentiĝon de la demando pri homaj rajtoj. La artikolo emfazas, ke preskaŭ duono da usonaj familioj ne povas teni bazan vivnivelon; grupoj kun malalta enspezo alfrontas minacon de malsato kaj ne povas ĝui egalan ŝancon de edukado; senhejmuloj vivas en malbonaj kondiĉoj kaj malriĉaj infanoj kaj senedzaj patrinoj vivas tre malfacile; premo el malriĉeco malsanigas usonanojn, anticipa vivdaŭro malkreskas kaj memmortigo plioftiĝas pro tio, ke malriĉaj homoj perdas sanasekuron kaj ne kapablas pagi por medikamento kaj kuracado.


Kio estas la origino de tiom granda diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco? La artikolo rivelas, ke la tiel nomata demokratia sistemo de Usono neglektas ekonomiajn, sociajn kaj kulturajn rajtojn de civitanoj, kaj tio plilarĝigas la barilon inter riĉuloj kaj malriĉuloj. Mankas al la usona registaro politika volo por kuraci la malsanon, male, ĝi alprenas politikojn kiuj pligravigas la problemon, ĉar tiuj politikoj strikte rilatas al la politika sistemo kaj kapitalaj interesoj reprezentataj de la registaro. La pli kaj pli forta monpolitiko igas la usonan registaron proparolanto de riĉuloj, "daŭra ekzisto de ekstrema malriĉeco estas la politika elekto farita de potenculoj."


La artikolo konkludas, ke polarizo inter riĉuloj kaj malriĉuloj en Usono estas tendenco stabila kaj longdaŭra, kaj oni ne povas esperi ajnan efektivan ŝanĝon de la situacio en mallonga periodo. Ankaŭ malpliboniĝos la serioza kaj negativa influo sur ĝuo kaj realigo de homaj rajtoj de la usona popolo.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments