【E-Radio】Ĉinaj studentoj ekzameniĝis por esti akceptitaj en altlernejoj

| 2020-07-13
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Ĉinaj studentoj ekzameniĝis por esti akceptitaj en altlernejoj.


– Usono oficiale anoncis sian retiriĝon el Monda Organizo pri Sano en venontjara julio.


– Neniu nove konfirmita kazo de KOVIM-19 en Pekino.


– Indonezio estis trafita de tertremo kun magnitudo 6,6.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Ĉinaj studentoj ekzameniĝis por esti akceptitaj en altlernejoj.


De la sepa ĝis la deka de julio okazis la tutlanda ekzameno por eniri superajn lernejojn. Ĉi-jare ĉirkaŭ 10,71 milionoj da lernantoj partoprenis la ekzamenon. Pro ĉijara pandemio, en ĉiuj ekzamenejoj oni ĉiutage kontrolis korp-temperaturon kaj observis sanstaton de studentoj, kontrolistoj kaj laborantoj. Ĉiuj ekzamenejoj havis sufiĉe da kontraŭ-pandemiaj materialoj. Ekzamenejoj estis desinfektitaj ĉiutage post la ekzameno.


– Usono oficiale anoncis sian retiriĝon el Monda Organizo pri Sano en venontjara julio.


Usono oficiale informis la ĝeneralan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj (UN), António Guterres, pri sia retiriĝo el Monda Organizo pri Sano (MOS) en la 6a de julio 2021. Usono estas kontraktanta partio de MOS ekde la 21a de junio 1948. Laŭ kondiĉoj tiam starigitaj, Usono devas anonci sian retiriĝon antaŭ unu jaro kaj plenumi koncernajn financajn obligaciojn.


– Neniu nove konfirmita kazo de KOVIM-19 en Pekino.


En la 6-a de julio, en Pekino ne estis loka nove konfirmita kazo nek suspektita kazo, aperis unu nova sensimptoma infektito kaj 4 malsanuloj elhospitaliĝis. De la 11-a de junio ĝis la 6-a de julio, en Pekino estis entute 335 lokaj konfirmitaj kazoj. Plejparto de la infektitoj restas enhospitaligitaj, sed kelkaj jam resaniĝis kaj elhospitaliĝis.


– Indonezio estis trafita de tertremo kun magnitudo 6,6.


Laŭ informo diskonigita de la retejo de Usona Ŝtata Geologia Servo, je la 6-a horo kaj 54 minutoj de la 7-a de julio (laŭ pekina horzono) okazis tertremo kun magnitudo 6,6 laŭ Loka Magnituda Skalo, en la norda marareo de Batang, en Indonezio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments