Ĉiela Altaro dum la pandemio

| 2020-07-13
Bookmark and Share

La reapero de KOVIM-19 en Pekino bremsis kreskon de turismo en la urbo post mallonga periodo, dum kiu la urbo ne registris novajn kazojn de tiu malsano. Dum la feritago de Drakboata Festivalo, kiam pekinaj turismejoj kutime estas homplenaj, en Ĉiela Altaro estis malpli da vizitantoj ol en multaj malgrandaj parkoj de loĝkvartaloj. Lastatempe ne estis raportitaj novaj kazoj de KOVIM-19 en Pekino, kaj la tendenco estas, ke post kelkaj monatoj tiu fama vidindaĵo estos denove plena de turistoj el la tuta mondo.



Sola viro promenas en loko kie kutime homoj amasiĝas.



Suda enirejo de la parko



La ĉefaj vidindaĵoj estas eĉ pli malplenaj, ĉar vizitantoj devas mendi bileton minimume unu tagon pli frue ol sia vizito.



La nekutima trankvileco de tiu turismejo dum la pandemio invitas al fotado.



Kelkaj lokanoj promenas en la parko.



Salono por preĝado celante abundan rikolton, ĉefa vidindaĵo de la altaro


Verkis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments