El Popola Ĉinio>头条新闻>

Nur 16 minutoj! Eŭropaj esploristoj ellaboris aparaton por rapida testo pri la nova koronviruso

| 2020-07-10
Bookmark and Share

Rapida testo estas tre grava por regi la propagiĝon de la nova koronviruso. Germana universitato Bielefeld publikigis raporton, ke ĝiaj esploristoj, kune kun partneroj, ellaboris aparaton por rapida testo pri la nova koronviruso. La tuta testo postulas nur 16 minutojn kaj estas malmulte kosta kompare kun tiu per nunaj aparatoj.


Nun la ofte uzataj rimedoj estas kontroli la genetikan materialon de la viruso, sed tiaj materialoj, kolektitaj el buŝo kaj nazo estas malmultaj, oni devas multobligi ilin por la testo. Tiu procezo postulas temperaturan aranĝon per termo-cirkuligilo.


Laŭ la raporto, la esploristoj uzis la cirkuligilon NEXTGENPCR, faritan de iu nederlanda firmao. Uzante tiun cirkuligilon, ili ellaboris novan aparaton, kiu povas samtempe analizi multajn specimenojn kaj doni rezultojn samajn kiel tiuj de tradiciaj test-aparatoj, kaj plenumi testadon en malmulte da tempo -- nur 16 minutoj! Cetere la kosto estas malalta.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments