El Popola Ĉinio>头条新闻>

Hipokriteco en la "uson-stila homrajto"

| 2020-07-10
Bookmark and Share

La 9an de julio Ĉina Societo pri Esploroj de Homaj Rajtoj pulikigis la artikolon Serioza diskriminacio kontraǔ kaj kruela traktado de enmigrintoj malkaŝis hipokritecon de la "uson-stila homrajto". La artikolo malkovris la antaŭjuĝojn pri religio, kulturan kaj rasan diskriminacion de la usona registaro. La usona politiko de ekskluzivismo minacas bazajn rajtojn kaj homan dignon de enmigrintoj kaj malkaŝis la hipokritecon de la tiel nomata "uson-stila homrajto".


La artikolo montras, ke la usona registaro perforte traktas enmigrintojn. Ĉe la landlimoj, aresto, humiligo kaj malliberigo al enmigrantoj estas oftaj. La politiko “nul-tolereco” apartigas enmigrintojn kaj iliajn infanojn, kaj severe minacas iliajn bazajn homrajtojn, inkluzive de rajtoj pri vivo kaj sano.


Enmigrintoj, kiuj faris grandajn kontribuojn al la disvolviĝo de Usono, nun estas traktataj kiel eksteruloj minacantaj ĝian politikan sistemon kaj alportantaj al ĝi ŝarĝon, kaj ili suferas ekskluzivon kaj persekuton.


Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments