El Popola Ĉinio>头条新闻>

La rutino de pekina ekspedisto dum epidemio

| 2020-07-10
Bookmark and Share

Gao Zhongnan estas ekspedisto en Pekino. Ekde la 11a de junio, kiam estis konfirmitaj novaj kazoj de KOVIM-19, ĉiuj pekinaj komunumoj tuj adoptis preventajn rimedojn por regi la epidemion. Gao ĉiutage ŝprucas desinfektilon sur sian korpon antaŭ ol eklabori. En ĉiu komunumo, Gao bezonas ricevi korp-temperaturan kontrolon kaj skribi sur papero siajn personajn informojn kaj la horojn de eniro kaj eliro. Li konsideras tiun proceduron necesa por sia propra sekureco. Li diris ankaŭ, ke la epidemio ne malhelpis lian laboron kaj li rimarkas solidarecon inter la homoj. Iuj loĝantoj admonis lin pri la neceso sin protekti kaj donacis al li akvon, maskojn, desinfektilojn kaj okulvitrojn.








Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: ĈRI




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments