El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mondaj geoparkoj aldonitaj en Xiangxi kaj Zhangye de Ĉinio

| 2020-07-09
Bookmark and Share

La 7an de julio en la 209a sesio de la Plenuma Buroo de Unesko en Parizo, geoparkoj en Xiangxi kaj Zhangye, rekomenditaj de Ĉinio, estis oficiale enlistigitaj kiel mondaj geoparkoj de Unesko. Ĝis nun Ĉinio posedas 41 mondajn geoparkojn, kies nombro okupas kvaronon de 161 tutmonde, kaj pro tio, Ĉinio okupas la unuan lokon ĉi-flanke.


Xiangxi-a Monda Geoparko


Xiangxi-a Monda Geoparko situas en la profundo de Wuling-montaro en la Xiangxi-a Tuĝja-a kaj Mjaŭ-a Aŭtonoma Subprovinco en Hunan-provinco. Ĝi posedas 160 kulturajn situojn de paleolitiko kaj neolitiko. Tie estas la ĉefa setlejo de la etnoj Tuĝjao kaj Mjaŭo, kies longaj historioj kaj kulturoj estigas la unikan folkloron.


Zhangye-a Monda Geoparko


La plej rimarkinda trajto de Zhangye-a Monda Geoparko estas la pitoreskaj montetoj konsistantaj el buntaj faldaj kotŝtonoj kaj konglomeraĵoj, kaj ĝia internacia geologia signifo estas esplorata de multaj geologoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments