El Popola Ĉinio>头条新闻>

Plibonigo de medio en Heilongjiang, Ĉinio

| 2020-07-09
Bookmark and Share

En la lastaj jaroj, Heilongjiang-provinco, nordorienta Ĉinio, sekvas la koncepton “klaraj riveroj kaj verdaj montoj estas valoraĵoj” kaj klopodas por plibonigi la medion.



Rivero klariĝis


Woken-rivero estas branĉo de Songhua-rivero kaj ĝi trafluas 3 urbojn. Antaŭe, domoj, akumulita sablo kaj bestobredejoj troviĝis apud la bordoj de la rivero, kaj iom post iom malpuriĝis la akvo. Por solvi la severan poluadon, la provinco decidis antaŭenpuŝi grandigon kaj transformon de traktejo de eluzita akvo, kaj faris kontroladon kaj translokigon de polufontoj ĉe ambaŭ riverbordoj.



Tero verdiĝis


Sanjiang-ebenaĵo estas la plej granda marĉej-regiono en Ĉinio. Antaŭ dekoj da jaroj, la ekspluatado ĉe la regiono ludis gravan rolon por grena produktado, sed tio kaŭzis velkon de marĉejoj. Antaŭ kelkaj jaroj, la provinco komencis urĝan savadon de marĉejoj. Unu el la gravaj taskoj estas ĉesigi plugadon sur iamaj marĉejoj por restaŭri ilin.



Aero freŝiĝis


Delonge, la elektrizo de la provinco dependas de karbo, tiel karbobruligado fariĝis ĉefa polufonto. Por plibonigi energian strukturon, la provinco utiligas sian avantaĝon en rezervo de puraj energioj kaj plenforte disvolvas vent-energion kaj aliajn purajn energiojn. Laŭ statistiko de provinca departemento pri ekologio kaj medio, en 2019 la tagoj kun bona aerkvalito okupis 93,3% de la tuta jaro, je 0,2% pli alte ol tiuj en 2018.


Marĉeja parko de Heilongjiang-provinco


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments