El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis la unua kunveno de la Komitato por Konservi Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono

| 2020-07-08
Bookmark and Share

La 6an de julio, okazis la unua kunveno de la Komitato por Konservi Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono. Partoprenis en la kunveno la tuta membraro de la komitato kaj konsilisto pri ŝtata sekureco difinita de la centra registaro de Ĉinio.


La komitato estas starigita laŭ la Leĝo de Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono.


Laŭ la 14a artikolo de la leĝo, la devo de la komitato inkluzivas: analizi, esplori kaj taksi situacion de ŝtata sekureco en Hongkongo kaj ellabori planojn kaj politikojn pri ŝtata sekureco; antaŭenpuŝi kompletigon de rilataj leĝ-sistemoj kaj plenum-mekanismoj; kunordigi gravajn laborojn kaj agadojn pri konservo de ŝtata sekureco en la regiono. Aliaj organizoj aŭ individuoj en Hongkongo ne devas interveni en la laborojn de la komitato. Informoj pri laboroj de la komitato estas nepublikigitaj kaj ĝiaj decidoj ne bezonas reekzamenon de justico.



Redaktoro: Gao Shuyuan 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments