Bela vivo "tranĉata" per lertaj manoj
Hua Li, manĉuro, loĝas en la urbo Jilin de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. En sia infaneco, ŝi fariĝis handikapulo pro malsano. Sin apogante sur firma volo kaj diligenta klopodado, ŝi memlernis paper-tranĉadon helpe de familianoj. Kvankam ŝi ne povas libere moviĝi, ŝi havas lertajn manojn, kiuj povas fari ordinaran paperon verko kun manĉura kulturo. Sub ŝia gvidado, ankaŭ ŝiaj edzo Song Lipeng kaj filo Song Ye partoprenis en la verkado de paper-tranĉaĵoj.
Por heredigi kaj disvolvi la arton de paper-tranĉado, Hua Li kun sia edzo fondis paper-tranĉaĵan studion en la urbo Jilin, kaj senpage faras trejnadon pri paper-tranĉado por handikapuloj.
La 29an de junio, Hua Li faris paper-tranĉaĵon.
La 29an de junio, Hua Li instruis sian filon fari paper-tranĉaĵon.
La 29an de junio, Hua Li (maldekstre) instruis sian lernanton Wang Cong fari paper-tranĉaĵon.
Fotoj de Zhang Nan, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua
Redaktoro: Han Xin
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat