El Popola Ĉinio>头条新闻>

Movebla kinejo tra kvar generacioj

| 2020-07-07
Bookmark and Share

Wang Zhihua, Zhu Wenbing, Zhu Shengrong kaj Zhu Qiang, kvar generacioj da filmoprezentistoj, el la vilaĝo Maming en Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, ekprezentis filmojn antaŭ pli ol 50 jaroj. 


Zhu Shengrong (dekstre) kaj lia filo Zhu Qiang (maldekstre) preparis film-prezenton la 30an de junio.


El unu projekciilo, kelkaj filmobendoj kaj blanka kurteno konsistas la movebla kinejo. La sono "tak-tak" vigligis la kulturan vivon de vilaĝanoj. Zhu Qiang, la kvara-generacia filmoprezentisto, naskiĝis post 1985 en filmoprezentista familio kaj ricevis grandan influon de siaj familianoj. Pro populariĝo de ciferecaj filmoj, tradiciaj filmoj iom post iom malaperis. Nun li prezentas kinan kulturon en filmo-muzeo kaj lernejoj. Por li, tiu laboro estas daŭrigo de tradicio. "Mia avo diris, ke ni devas prezenti ĉiujn filmojn, eĉ se restas nur unu spektanto," Zhu Qiang diris.


Zhu Qiang ŝanĝas filmobendon. 


Vilaĝanoj spektis filmon en la placo vespere de la 30a de junio.


La 30an de junio kvar-generaciaj filmoprezentistoj


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments