【E-Radio】Aprobita la leĝo pri konservado de ŝtata sekureco en Hongkongo

| 2020-07-06
Bookmark and Share



Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Aprobita la leĝo pri konservado de ŝtata sekureco en Hongkongo.


– Okazis internacia reta fotoekspozicio pri la pandemio.


– Monda Organizo pri Sano planas kolekti 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj por kontraŭbatali KOVIM-19.


– Ĉinio rapidigas konstruadon de laboratorioj por pliigi sian kapablon trakti epidemiojn.


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Aprobita la leĝo pri konservado de ŝtata sekureco en Hongkongo.


La 30-an de junio, dum la 20-a sesio de la Konstanta Komitato de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso, estis unuanime aprobita la leĝo pri protekto de ŝtata sekureco en la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉina Popola Respubliko. La leĝo estis oficiale publikigita laŭ la 49-a ordono subskribita de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping.


– Okazis internacia reta fotoekspozicio pri la pandemio.


La 29an de junio en Pekino estis inaŭgurita interreta fotoekspozicio kun la temo "zomi al neforgeseblaj momentoj en la internacia batalo kontraǔ la pandemio". Estas prezentataj pli ol 200 fotoj de fotistoj kaj amaskomunikiloj el 27 landoj, inkluzive de Ĉinio, Korea Respubliko, Egiptio, Francio, Italio, Rusio, Hispanio, Brazilo, Meksiko, Peruo kaj Usono.


– Monda Organizo pri Sano planas kolekti 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj por kontraŭbatali KOVIM-19.


La 26-an de junio, Monda Organizo pri Sano anoncis, ke ĝi bezonos 31,3 miliardojn da usonaj dolaroj por disvolvi kaj liveri medikamentojn, testilojn kaj vakcinojn kontraŭ KOVIM-19. Tiu monsumo inkluzivas pagon por aĉeti 2 miliardojn da vakcinaj dozoj antaŭ la fino de 2021, el kiuj 1 miliardo estos destinita al malalt- kaj mez-enspezaj landoj.


– Ĉinio rapidigas konstruadon de laboratorioj por pliigi sian kapablon trakti epidemiojn.


Diversaj lokoj de Ĉinio rapidigas konstruadon de laboratorioj pri biosekureco, kaj nun miloj da tiaj laboratorioj estas konstruataj aǔ finkonstruitaj. Krome, ili ankaǔ klopodas por pliigi kapablon de guberniaj hospitaloj pri testado de KOVIM-19. Laŭ plano de Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo de Ĉinio, la lando devas akceli konstruadon de altnivelaj laboratorioj pri biosekureco por certigi, ke en ĉiu provinco, regiono kaj municipo estu tri-nivela laboratorio kaj en ĉiu subregiona urbo estu du-nivela laboratorio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments