El Popola Ĉinio>头条新闻>

Morgaŭ komenciĝos nacia enirekzameno por superaj lernejoj

| 2020-07-06
Bookmark and Share


La 7an de julio komenciĝos la ĉina nacia enirekzameno por superaj lernejoj. Ĉi-jare ĉirkaŭ 10,71 milionoj da lernantoj partoprenos en la ekzameno, je 400 mil pli multe ol pasintjare.


Laŭ Ĉina Ministerio pri Edukado, antaŭ 14 tagoj en ĉiuj lokoj jam komenciĝis ĉiutaga korp-temperatura kontrolo kaj observado de sanstato de tiuj lernantoj, ekzamenaj kontrolistoj kaj laborantoj. Ĉiuj ekzamenejoj havos sufiĉe da kontraŭ-pandemiaj materialoj. Unu rezervita kaj izolita ekzamenĉambro estos liverita por ĉiu deko da ordinaraj ekzamenĉambroj (minimume tri por ĉiu ekzamenejo).


Kontrolo pri korpa temperaturo estos deviga por laborantoj kaj lernantoj ĉe enirejo. Nur tiuj kun korpa temperaturo sub 37,3 gradoj povos eniri ekzamenejon.


Ĉiutage post fino de testoj, ĉiuj ekzamenejoj estos desinfektitaj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments