Finkonstruita fabriko de vakcinoj kontraǔ KOVIM-19
La 1an de julio en la urbo Wuhan estis finkonstruita domego kun esplor-laboratorio kaj fabriko de vakcinoj kontraǔ KOVIM-19. Tie oni povos produkti 100 milionojn da dozoj da vakcinoj jare. La projekto ofertas materialajn kondiĉojn por esplorado kaj amasproduktado de vakcinoj.
La domego estas en la Wuhan-a Instituto pri Biologiaj Produktoj kaj okupas areon de 7 260 kvadrataj metroj. Ĝi estis ekkonstruita en marto kaj finkonstruita post pli ol 100 tagoj.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments