El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio rapidigas konstruadon de laboratorioj por pliigi sian kapablon trakti epidemiojn

| 2020-07-02
Bookmark and Share

Dum la ĉi-jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso kaj tiu de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, respondeculo de la Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo de Ĉinio, diris, ke la lando devas laǔeble rapidigi konstruadon de altnivelaj laboratorioj pri ekosekureco por certigi, ke en ĉiu provinco, regiono kaj urbo estas tri-nivela (P3) laboratorio kaj en ĉiu subregiona urbo estas du-nivela (P2) laboratorio por pliigi kapablon pri rapidaj testado kaj traktado de epidemioj.


Laǔ raporto, diversaj lokoj de Ĉinio rapidigas konstruadon de du-nivela laboratorio, kaj nun miloj da tiaj laboratorioj estas konstruataj aǔ finkonstruitaj. Krome, ili ankaǔ klopodas por pliigi kapablon de guberniaj hospitaloj pri testado de KOVIM-19.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments