Ĉinaj etnoj: jaŭ-oj

| 2020-07-01
Bookmark and Share

En Ĉinio vivas preskaŭ 3 milionoj da jaŭ-oj, kiuj loĝas inter aliaj etnoj en la montoj de suda Ĉinio, ĉefe en la aŭtonoma regiono Guangxi kaj la provincoj Hunan, Yunnan, Guangdong, Guizhou kaj Jiangxi. Ili adaptiĝis al vivo sur montaroj. Bluaj kaj verdaj man-teksitaj vestaĵoj estas popularaj inter viroj kaj virinoj de tiu etno. Viroj kutime vestas mallongajn robojn sen kolumoj. Ili surhavas la veston kun aŭ genu-kovraj pantalonetoj aŭ longaj pantalonoj. Virinoj ŝatas vesti jakojn kun malfermaj flankoj kune kun pantalonetoj, longaj pantalonoj aŭ plisitaj jupoj. La virinoj de ruĝa jaŭ-oj (tiel nomitaj pro iliaj ruĝaj vestaĵoj) de Longji estas famaj pro siaj longaj hararoj. Ili estas la plej famaj el ĉirkaŭ 20 jaŭ-grupoj. La jaŭ-oj de Bama estas famaj pro iliaj nekutime longaj vivoj kaj saniga dieto. Plej multaj homoj el jaŭ-etno estas kamparanoj, kiuj loĝas en malgrandaj vilaĝoj kaj urboj vaste disigitaj en montaroj.



Jaŭ-oj



La rivero Jangzio rigardita el Xianggong-Monto en Guilin



Elefanta Monto en Guilin



Jangzio fluas inter montaroj



Fiŝkaptado en Lijiang de Guilin



Rizkampo sur montaro en Guilin


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: CETtrip





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments